Homedoj
familio de primatoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo primatoj, kiel ekzemple:
- la orangutango (Pongo pygmaeus);
- la ĉimpanzo (Pan troglodytes);
- la eta ĉimpanzo/bonobo (Pan paniscus);
- la gorilo (Gorilla gorilla);
- la homo (Homo sapiens) (kaj ties praformoj, tiuteme vidu liston en Primatoj aŭ apartan artikolon Prahomo) kune ili konsistigas la subfamilion Homenoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Homedoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Nuntempe oni opinias, ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj, kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj). La ne-homaj membroj de ĉi-familio vivas en Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la mioceno kaj aperas en Afriko kaj Azio.