Homa disvolviĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La homa disvolviĝo estas la procezo, kiu komprenas de la naskiĝo ĝis la maljuneco aŭ maljunaĝo de la homoj.
La homa disvolviĝo estas ankaŭ la akiraĵo fare de parto de la individuoj, komunumoj kaj institucioj, de la kapablo partopreni efektive en la konstruo de la monda civilizacio, kiu estu prospera tiel materiale kiel spirite kaj ĝui el tio. Tiele oni povas diri, ke ekzistas homa disvolviĝo, kiam la ekonomio kaj socia distribuado permesas, ke ĉiu homo havu sufiĉan kvanton de bonfarto, sano, manĝaĵo, vestaĵo kaj loĝejo.
La homa disvolviĝo, laŭ la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, konsistas en la libereco kaj la formado de la homaj kapabloj, tio estas, en la pligrandigo de la gamo de aĵoj kiujn la personoj povas fari kaj de tio kiun ili povas iĝi.[1]
Dum la civilizacio faras referencon al la popoloj kaj al la etna konscienco, la kulturo direktas sin al la individuo, sekve, la disvolviĝo eblas en civilizacio kiu esprimas plene la propran kulturon kaj la atingo de materialaj bezonaĵoj. La progreso de la civilizacio materia ricevis la impulson de la scienco kiel rezulto de la diversaj aplikoj de la menso por kompreni la leĝojn de la naturo kaj de la socio por projekcii ilin al akiro de tiaj bezonaĵoj.