Holando-Argentino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Holando-Argentino estas raso de bovo, kiu troviĝas ĉefe en Argentino kaj Urugvajo, kaj kiu derivas de la raso Holstein, konata ankaŭ kiel frisa bovo. Ĝi estis enkondukita el Nederlando en 1880, en la fekundaj regionoj de Pampo, cele al produktado kaj de viando kaj de lakto.
En la aktualo, tiu raso troviĝas ĉefe en la argentinaj provincoj Bonaero, Santa Fe, Kordobo kaj Entre Ríos. En Urugvajo ĝi troviĝas ĉefe ĉe la departementoj Florida, San José kaj Colonia. Estas uzata ĉefe por la produktado de lakto.