Historio de ventra danco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antikva arto de orientala ventra danco havas longan kaj movitan historion. Ĝi komenciĝas en multaj kultoj de fekundeco de malnova mondo kaj en temploj de antikva Barato. Ekzistado de la plej diversaj nomadaj grupoj de profesiaj amuzigistoj kaj precipe de ciganaj grupoj poste kontribuis al reciproka kultura interŝanĝo kaj disvastigo de tiuj ĉi dancoj. Malgraŭ tio, ke ekzistas regionaj variaĵoj, la populareco de tio, kio estas ĝenerale konata kiel orientala aŭ ventra danco en la moderna mondo de Sud-Okcidenta Azio, daŭrigas ankoraŭ hodiaŭ. Tiu ĉi danco en diversaj landoj evoluis diverse kaj malgraŭ tio ĝi konservis por si siajn karakterizajn ecojn. Ĝi konserviĝis spite al la plej diversaj kulturaj kaj moralaj restriktoj.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj |