Higroskopio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Higroskopio estas la kapableco de substanco altiri kaj teni akvomolekulojn el la ĉirkaŭa natura medio. Tio estas atingata per aŭ sorbo (absorbo) aŭ alsorbo (adsorbo) - en tiu procezo la sorba materialo fizike ŝanĝiĝas iom, per ligo de la akvaj molekluloj al molekuloj de la substanca surfaco, tiel ke rezultigas pliigo en volumo, glueco aŭ alia fizika karakterizaĵo de la materialo. Kvankam kelkaj similaj fortoj agas ĉi tie, tio estas malsama de kapilareco, procezo en kiu vitro aŭ aliaj solidaj substancoj altiras akvon, sed ne ŝanĝiĝas en la procezo.
Higroskopiaj substancoj estas ekzemple fibroj de celulozo (kiel kotono kaj papero), sukero, karamelo, mielo, glicerino, etanolo, metanolo, dizeloleo, sulfata acido, N-metilamfetamino, multaj sintezaj sterkoj, multaj saloj (inkluzive de natria klorido aŭ "kuirsalo"), kaj ampleksa vario de aliaj substancoj.
- Kategorio Higroskopio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |