Hidden Hills
urbo en Kalifornio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hidden Hills estas urbeto kaj tiel nomata "barita komunumo" aŭ "enfermita komunumo" de Usono, tio signifas ke sekuristoj kontrolas la eniron de la ĉirkaŭbarita loĝloko, kio servu al pli la sekureco por la loĝantoj. Hidden Hills situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbeto vivis 1 725 loĝantoj sur areo de 4,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 394 loĝantoj/km². La loko iĝis formala loĝloko en 1961. Ĝi situas sur nivelo de 328 metroj super la marnivelo en la Valo San Fernando proksime de la limo al kantono Ventura; la urbocentro de Los-Anĝeleso distancas je 44 kilometroj. Hidden Hills estas tuŝata de la nacia ĉefvojo 101.
- Kategorio Hidden Hills en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj urbo de Usono • enfermita komunumo, Administrado ...
Hidden Hills | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono • enfermita komunumo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 91302 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 725 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 394 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 10′ N, 118° 40′ U (mapo)34.1675-118.66083333333 [+] | ||
Alto | 328 m [+] | ||
Areo | 4,37 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hidden Hills, California [+] | |||
Fermi