Hernusando (svede Härnösand) estas la ĉefurbo de la regiono Västernorrland, kiu konsistas el Medelpad kaj Angermanio (svede Ångermanland) en Svedio. Ĝi estis fondita en 1585 sur insulo apud la elfluo de Ångermanälven. La nomo kredeble elvenas de la prasveda diino Herno (svede Härn), kiu supozeble havis kultcentron ĉe la insulo antaŭ la alveno de kristanismo. Ekzistis diskuto pri la nomo de la urbo, sed la moderna teorio estas ke Hernusando signifas la strando de la insulo de Herno.
Rapidaj faktoj urba areo de Svedio • urbeto, Administrado ...
En la fino de 18-a jarcento Hernusando estis unu el la plej modernaj urboj en Eŭropo, ekzemple ĝi havis la unuajn elektrajn stratlanternojn en Eŭropo kaj la unuan urban telefonsistemon en Svedio. Nuntempe ĝi estas malgranda kultururbo kiu enhavas proksimume 25 000 loĝantojn.