Hermann von Weinsberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann von Weinsberg (1518-1597) estis kronikisto, juristo, konsilisto, bierokomercisto, filo de Christian Weinsberg, studis en la Universitato de Kolonjo kie li diplomiĝis kiel Magister Artium en 1537. En 1543 li forlasis la universitaton kun licencio en Jurisprudenco por sin dediĉi al la privata vivo kiel advokato kaj bierofabrikanto. Li edziĝis dufoje: unue kun Weisgin Ripgin (m. 1557) kaj due kun Drutgin Bars (m. 1573), ambaŭ geedziĝoj lasis lin seninfanaj. Li ankaŭ havis gastejon en Kolonjo kaj aktivis kiel bierokomercisto. En 1543 li elektiĝis kiel konsilisto en Kolonjo kie li trifoje reelektiĝis en la tri sekvaj jaroj. En 1549 li eksiĝis el la Konsilio, sed en 1565 li reelektiĝis dum dek jaroj ĝis sia morto en 1597.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Hermann von Weinsberg (1518-1597) | ||
---|---|---|
Germana juristo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-a de januaro 1518 en Kolonjo, Germanio | |
Morto | 23-a de marto 1597 en Kolonjo, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Kolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • taglibristo • aŭtobiografo vd | |
Aktiva en | Kolonjo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi