Hermann Hesse
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann HESSE [herman hese] (naskiĝis la 2-an de julio 1877 en Calw, Germanio, mortis la 9-an de aŭgusto 1962 en Montagnola, Svislando) estis verkisto kaj pentristo.
Hermann Hesse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Hermann Karl Hesse | |||||
Naskonomo | Hermann Karl Hesse | ||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1877 (1877-07-02) en Calw, Virtembergo, Germana Regno | ||||
Morto | 9-an de aŭgusto 1962 (1962-08-09) (85-jaraĝa) en Montagnola, Svislando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Sant'Abbondio Cemetery in Gentilino vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Svislando • Germanio • Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Johannes-Kepler-Gymnasium • Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Johannes Hesse vd | ||||
Patrino | Marie Hesse vd | ||||
Gefratoj | Marulla Hesse vd | ||||
Edz(in)o | Ruth Wenger • Ninon Hesse • Mia Hesse-Bernoulli vd | ||||
Infanoj | Bruno Hesse • Martin Hesse • Heiner Hesse vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Emil Sinclair vd | ||||
Okupo | romanisto • poeto • literaturisto • pentristo • filozofo • rezistobatalanto • ilustristo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | prozo vd | ||||
Aktiva en | Berno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Ludo de la Vitraj Perloj ❦ Demian ❦ La stepa lupo ❦ Sidarto ❦ Peter Camenzind ❦ Narciso kaj Goldmundo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel filo de kristanaj misiistoj li komencis studi teologion en 1891, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon.
Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Devenis multaj gravaj verkoj temantaj la konfliktojn de la individuo kun la normoj de la socio kaj sian serĉadon de spiriteco. Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Nobel-Premio pri Literaturo pro "liaj inspiraj verkoj, kiuj, kvankam kreskas en aŭdaco kaj penetro, ekzempligas la klasikajn humanajn idealojn kaj altajn kvalitojn de stilo".
Li estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.
En sia juneco, li lernis Volapukon. Poste li interesiĝis ankaŭ pri interlingvistiko.[mankas fonto]