Hemoliza-uremia epidemio de 2011
From Wikipedia, the free encyclopedia
La hemoliza-uremia epidemio de 2011 estas epidemio de bakteriaj infektoj, kiu ekde majo 2011 okazis precipe en norda Germanio. Tiu ĉi infekto en multaj homoj kaŭzis la sindromon HUS (hemoliza-uremia sindromo), ĉe kiu bakteriaj toksinoj detruas la eritrocitojn kaj kaŭzas troŝarĝon kaj misfunkcion de la renoj.
La epidemion kaŭzis bakterio de la specio escherichia coli, kies plej granda parto estas nedanĝera por la homo. La danĝera speco estas nomata entero-hemoragia escherichia coli, mallonge EHEC, aŭ intestohemoragia E. C.. La koncerna stamo estis genetike identigita kaj nomita O104:H4.
Ĝis la 10-a de junio 2011 la epidemio kaŭzis 30 mortojn. Ĉirkaŭ 3000 homoj malsaniĝis.