Hedero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hedero (Hedera) estas genro en la familio Araliacoj. Ĝi konsistas el daŭrfoliaj arbedoj rampantaj aŭ grimpantaj per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobajn kaj forkformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La poleno estas ofte tre venena.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Hedero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hedera hibernica | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La genro entenas proksimume dek speciojn. Ĝia nomo devenas de la latina haedere kies plej proksima traduko estas alligi.