Havaja lingvo
polinezia lingvo parolata en Havajo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La havaja lingvo, propranome ʻŌlelo Hawaiʻi, estas aŭstronezia lingvo parolata sur la Pacifika insularo Havajo. Ĝi estas la lingvo de la praaj havajaj indiĝenoj. Ĝi estas unu el la du oficialaj lingvoj de la usona ŝtato de Havajo, kaj la alia estas la angla lingvo. La havaja estas grava parto de la havajaj kulturo, muziko, kaj tiel plu, sed nur la loĝantoj de la privata insulo Niʻihau uzas la havajan lingvon ĉiutage.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Markiza lingvaro ...
Havaja lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Markiza lingvaro | |
Parolata en | Havajo |
Parolantoj | 27 200 |
Skribo | Latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Aŭstronezia lingvaro | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | haw |
ISO 639-3 | haw |
SIL | HAW |
Glottolog | hawa1245 |
Angla nomo | Hawaiian |
Franca nomo | hawaïen |
Fermi
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | haw |
- Mapo de Havajo (Niʻihau ruĝe)
- Havajano nuntempe
- Havajanino, 1899
- Reĝo David Kalākaua, ĉ. 1882
La vorto "Wiki" aŭ "Viki" en Esperanto estas havaja vorto, kiu signifas "rapida". Uzante ĝin dufoje, vi havos la vorton "wiki-wiki", kiu signifas "tre rapide".
En la moderna tempo, la lingvo miksiĝis kun la angla kaj aliaj lingvoj kaj estiĝis kreolo, la havaja kreolo. Oni ne konfuzu ĝin kun la havaja.