Hartmann von Aue
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hartmann von Aue (mortis probable inter la jaroj 1210 kaj 1220) krom Wolfram von Eschenbach kaj Gottfried von Straßburg konsideriĝas la plej signifa epika verkisto el la klasika periodo de la mezaltgermana lingvo, kaj unu el la plej signifaj mezepokaj eŭropaj verkistoj. Kune kun Hendrik van Veldeke li verkis la unuajn el Franclingvio transprenitajn "kavalirajn romanojn". El lia verkaro konserviĝis la versaj romanoj Erec, Gregorius oder Der gute Sünder ("Gregorio" aŭ "la bona pekinto"), Der arme Heinrich ("La povra Henriko"), Iwein, alegoria disputo konata sub la nomo Klagebüchlein ("Lamentolibreto") kaj pluraj mezepokaj kavaliraj amkantoj kaj krucmilitaj kantoj. La romanoj Erec kaj Iwein apartenas al la genro de artura literaturo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Hartmann von Aue | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1160 (1160-01-01) en Ŝvabio |
Morto | 1-an de januaro 1210 (1210-01-01) (50-jaraĝa) |
Lingvoj | mezaltgermana • malnovfranca • Mezepoka latino • franca • latina • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | Minnesänger • verkisto • komponisto • poeto |
Fermi