Buŝharmoniko
muzika instrumento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Buŝharmoniko estas malgranda blovinstrumento kiu havas multajn metalajn (latunajn aŭ bronzajn) anĉojn. Ĉiu anĉo estas fiksita en trueto, kaj permesata vibri libere. Kiam aero estas blovata tra trueto, specifa tono estas produktata. Muzikisto povas uzi langon kaj lipojn por elekti la trablovatajn truojn.
La instrumento estas fame uzata en blusa, roka, kaj popola muziko. Unu el la plej famaj harmonikoludantoj sendube estas Toots Thielemans.