Hans Leip
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans LEIP [hans lajp] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1893, mortis la 6-an de junio, 1983) estis germana verkisto.
Hans Leip | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1893 (1893-09-22) en Hamburgo | ||||
Morto | 6-an de junio 1983 (1983-06-06) (89-jaraĝa) en Fruthwilen | ||||
Tombo | Horn (am Bodemsee) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Svislando vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Li-Shan Pe vd | ||||
Okupo | poeto scenaristo verkisto kantoverkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel filo de maristo li naskiĝis en Hamburgo. Li elprovis sin interalie kiel instruisto, pentristo kaj grafikisto kaj faris plurajn ŝipvojaĝojn. Ekde 1923 li vivtenis sin de la verkado.
Al lia verkaro apartenas romanoj kaj rakontoj, dramoj kaj poemoj, kiujn li grandparte mem bildigis. Grandan popularecon akiris lia poemo Lili Marleen, kiun li verkis en sia trista humoro antaŭ la soldatiĝo en la jaro 1915. Presite ĝi fakte aperis nur dek du jarojn poste, en 1937, en la poemaro Die kleine Hafenorgel. En 1938 Norbert Schultze kreis la melodion, kaj la radiostacio por germanaj soldatoj Soldatensender Belgrad regule disvastigis la kanton. Kvankam la teksto estas verkita el la perspektivo de soldato, la popularaj versioj estas kantataj de virinoj, ekz. Marlene Dietrich, kaj Lale Andersen, kiu per tiu ĉi kanto famiĝis.
Hans Leip mortis en Fruthwilen, Svislando.