Haŝiŝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Haŝiŝo (slange ankaŭ haŝo) estas la kutima nomo de la kanaba rezino. Ekstraktita de la speco Cannabis sativa, ĝi estas precipe konata pro siaj psikotropaj efektoj kiuj meritas la takson de drogo. Ĝi aspektas solida, sed varias de firmeco kaj flekseco, kaj glatiĝas apud varmiloj. Ĝia koloro varias de ruĝa maronkoloro al nigro, sed ĝi ankaŭ povas esti verdeta kaj eĉ orkolora.
Ĝi estas ofte fumita pipe, kaj kelkfoje kanabcigarede miksita kun tabako kaj/aŭ mariĥuano. Ĝi estas ankaŭ konsumata aldonite al biskvitoj aŭ aliaj nutraĵoj.
Haŝiŝo estas uzata pro siaj malstreĉigaj kaj cerbmodifaj povoj. Efektive, aserte de kelkaj personoj, ekzistus en la rezino multe pli da tetrahidrokanabinolo (THK), la drogefekta substanco, ol en la natura mariĥuano.
En Esperanto la vorto haŝo estas uzata kiel slanga esprimo por haŝiŝo, kaj bido estas uzata kiel slanga vorto por peco de haŝiŝo. Ne ekzistas aliaj enradikiĝintaj slangaj esprimoj por haŝiŝo, kvankam kelkaj proponis merdo kaj ĉokolado (rekte tradukitaj de slangaj anglaj esprimoj), kaj aliaj proponis herbo (kvankam ĉi-lasta estas kutime uzata kiel slanga vorto por mariĥuano).