H. P. Lovecraft
usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Howard Phillips LOVECRAFT ([ˈhaʊ.əɹd ˈfɪlɪps ˈlʌv.kɹӕft]; Esperantigite Hovard Filips Lavkraft) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1890, mortis la 15-an de marto 1937) estis usona aŭtoro de fantazia kaj horora fikcio, ofte kun sciencfikcia etoso. La legantaro de Lovecraft estis iom malgranda dum lia vivo, sed liaj verkoj iĝis tre gravaj kaj influaj inter verkistoj kaj legantoj de hororfikcio.
H. P. Lovecraft | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Howard Phillips Lovecraft | |||||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1890 (1890-08-20) en Providence | ||||
Morto | 15-an de marto 1937 (1937-03-15) (46-jaraĝa) en Providence | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | small intestine cancer vd | ||||
Tombo | Swan Point Cemetery vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Hope High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Winfield Scott Lovecraft vd | ||||
Patrino | Sarah Susan Phillips Lovecraft vd | ||||
Edz(in)o | Sonia Greene vd | ||||
Parencoj | Whipple Van Buren Phillips vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ward Phillips vd | ||||
Okupo | romanisto • poeto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • eseisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | horora fikcio • weird fiction • kreiva kaj profesia verkado • beletro • fantasta literaturo • horora literaturo vd | ||||
Aktiva en | Providence vd | ||||
Aktiva dum | 1917–15-a de marto 1937 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Alvoko de Ktulhu ❦ The Shadow Out of Time ❦ At the Mountains of Madness ❦ The Case of Charles Dexter Ward ❦ The Cats of Ulthar ❦ Preter la Muro de Dormo ❦ The Dream-Quest of Unknown Kadath ❦ The Shadow Over Innsmouth vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li admiris Edgar Allan Poe-on, kies verkoj influis la stilon de la unuaj rakontoj de Lovecraft. Tiam la fikcio de Lord Dunsany puŝis Lovecraft en novan direkton fantazian, kun pluraj rakontoj en "Sonĝlandoj". Arthur Machen, kiu skribis pri praa malbono, finfine inspiris Lovecraft ekde 1923, kaj Lovecraft ekverkis rakontojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nun nomas la "Cthulhu Mythos" (Kthulhu-mitaro), kiu temas pri panteono de stranga pradioj, kiuj estas menciataj en diversaj mitoj kaj legendoj kaj malnovaj libroj. La esprimo "Cthulhu Mythos" estis kreita de August Derleth, aŭtoro kaj korespondanto de Lovecraft, post la morto de Lovecraft. Lovecraft kreis unu el la plej famaj kaj influaj aferoj en hororfikcio: la Necronomicon [nekronomikon], supozebla libro de morto de freneza arabo Abdul Alhazred. La priskriboj de Lovecraft sufiĉe konvinkemis kej iuj legantoj kredis la Necronomicon estis reala, kaj fikciaj versioj eldoniĝis poste.
La skribstilo estas iom antikva. Li uzis kuriozajn malnovajn vortojn, kaj iuj legantoj ne ĝuis la legadon pro tio. Li uzis britan stilon kaj literumadon.
Lovecraft korespondadis kun multaj homoj. Li fojfoje skribis daton 200 jarojn antaŭ la veran daton. Liaj tradiciaj sentoj simile aperis en lia fikcio; li ofte evitis modernajn esprimojn. Ekzemple, se persono tenas poŝlampon (angle "flashlight"), Lovecraft anstataŭe skribus "elektra torĉo" (kaj en la angla, "torch" estas brita esprimo por "flashlight").
Multaj posteuloj montras influon de Lovecraft (ekzemple, Clive Barker kaj H. R. Giger). Kaj multaj aliaj eĉ verkis rakontojn en la sama "universo" de Lovecraft, ekzemple Clark Ashton Smith, August Derleth, Neil Gaiman, Stephen King, Alan Moore, Brian Lumley, Robert Bloch, Algernon Blackwood, kaj Frank Belknap Long. Tiaj pastiĉoj oftas.
Plue, estas diversaj filmoj, muziko, teatraĵoj, ktp, kiujn Lovecraft inspiris.