György Faludy
From Wikipedia, the free encyclopedia
György FALUDY [djordj faludi], hungare Faludy György estis elstara hungara poeto, verkisto kaj tradukisto de juda deveno. Lia patro estis Joachim Leimdörfer.
György Faludy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1910 (1910-09-22) en Budapeŝto | ||||
Morto | 1-an de septembro 2006 (2006-09-01) (95-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno • Humboldt-Universitato en Berlino • Fasori Gimnázium vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • tradukisto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis la 22-an de septembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 2006 en Budapeŝto.
Li estis brila elstarulo el la Hungara literaturo, postkurita tiom de la nazia Germanujo kiom poste de la porsovetia reĝimo el lia lando, pro liaj kontraŭtotalismaj ideoj.
Faludy estis laŭdita en Hungarujo kiel “Princo de la poetoj” precipe pro lia erotika poemaro kaj pro liaj tradukaĵoj de klasikaj aŭtoroj dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, inter kiuj elstaris la baladoj de François Villon. Lia biografia verko My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero], publikigita unuafoje en 1962 dum lia Londona ekzilo, per kiu li rakontas siaj penigaj travivaĵoj en la gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk inter 1949 kaj 1953, antaŭinte la verkojn de Aleksandr Solĵenicin.