Guimarães estas portugala urbo de la Distrikto Braga,
Norda regiono kaj subregiono Ave, kun ĉirkaŭ 52 000 loĝantoj en la centra nukleo kaj ĉirkaŭ 161 876 ene de la tuta municipo.
Rapidaj faktoj urbo de Portugalio • municipo de Portugalio, Administrado ...
Fermi
Ĝi estas la sidejo de municipo kun 242,85 km² laŭ etendiĝo kaj 159 576 loĝantoj (2001), subdividita en 69 freguesia-jn. La plejparto de la loĝantaro vivas en la urbo kaj ĉirkaŭe. La municipo limas norde kun la municipo Póvoa de Lanhoso, oriente kun Fafe, sude kun Felgueiras, Vizela kaj Santo Tirso, okcidente kun Vila Nova de Famalicão kaj nordokcidente kun Braga. Guimarães, kune kun Maribor (Slovenio), estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2012.
Temas pri historia urbo, kiu ludis gravan rolon en la formado de Portugalio, kiu estas pli ol unu jarmilon antikva, kiam ĝi nomiĝis Vimaranes, eble devene el Vímara Peres, meze de la 9-a jarcento, kiam li faris de tiu loko sia unua regocentro de la Condado Portucalense kiun li estis konnkerinta por la Regno Asturio. Aliaj etimologoj indikas devenon el [Villa] Vimaranis, kaj aliaj el Via Maris (vojo al maro).
Guimarães estas grava historia urbo de la lando, estante ĝia historia centro enmetita en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 2001, kaj unu el la ĉefaj turismaj centroj de la regiono.