Griza korniko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La griza korniko (Corvus cornix) estas birdspecio de Eŭropazio de la genro de korvoj. Amplekse distribuita, ĝi estas konata surloke per diversaj nomoj, kiel en la angla Hooded Crow, tio estas Kapuĉa korvo, Milica korvo aŭ Milica birdo en Rusio, ĉar ĝia koloro similas al tiu de la polica uniformo, Skota korvo, Dana korvo, kaj Griza korvo en Irlando ktp. Ĝi troviĝas tra norda, orienta kaj sudorienta Eŭropo, kaj Meza Oriento; ĝi estas cindrogriza birdo kun nigraj kapo, gorĝo, flugiloj, vosto kaj femurplumoj, krom la nigraj beko, okuloj kaj kruroj. Kiel aliaj korvedoj ĝi estas ĉiomanĝanta kaj oportunema manĝanto.
Griza korniko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza korniko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus cornix (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas tiom simila en morfologio kaj kutimaro al la Nigra korniko (Corvus corone) ke dum multaj jaroj ili estis konsiderataj de la plej granda parto de fakuloj kiel simple geografiaj rasoj de unusola specio. La fakto ke oni observis hibridadon kie ambaŭ teritorioj koincidas donis fidon al tiu konsidero. Tamen, ekde 2002, la Griza korniko estis levita al statuso de plena specio por pli atenta observado; la hibrididado estis malplia ol supozite kaj hibridoj estis malfortiĝantaj. Ene de la propra specio de la Griza korniko, oni agnoskas kvar subspeciojn, kun unu, la Mezopotamia korvo, eble sufiĉe distinga por meriti statuson de propra specio.