Gripo
virusa malsano de birdoj kaj mamuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gripo (influenco) estas epidemia infekta kaj kontaĝa malsano, kaŭzata de proviruso. Ĝi ofte asociiĝas kun diversaj mikroboj kaj kaŭzas febron, kataron, tuson, doloron de kapo kaj muskoloj. Komplikaĵoj estas en spirorganoj, en la digesta aŭ la nerva sistemo.
En la popola parolo oni nomas ofte la malvarmumon kun mildaj simptomoj gripo.
Gripo (influenco) estas ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝera. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj.