Granda aŭko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La granda aŭko (Pinguinus impennis, eksa Alca impennis) estis birdo de la familio de Aŭkedoj, nuntempe jam ekstermita. Ĝi estis la ununura specio de la genro Pinguinus, giganta aŭko el la Atlantiko, ĝi ne povis flugi kaj survivis ĝis antaŭ nelonge, sed finfine estis ekstermita. Ĝi altis 75 centimetrojn kaj tiel estis la plej granda el la aŭkedoj. Oni ĉasis ĝin facile ĉar ne estis fluganta birdo, por nutraĵo kaj por matracoj de almenaŭ la 8-a jarcento.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Granda aŭko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda aŭko de GE Lodge | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinguinus impennis (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La granda aŭko, kimre pen gwyn ("blanka kapo", kio aludas al la blankaj makuloj sur ĝia kapo), estis origine nomata pingveno. Kiam esplorantoj trovis similajn birdojn sur la suda hemisfero, ankaŭ tiuj ricevis la nomon pingveno.