Granda Barilrifo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda Barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo.[1][2] komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj[3] kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km².[4][5] Ĝi etendas laŭlonge de la Korala Maro laŭ marbordo de Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo.
Granda Barilrifo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Satelita foto de Granda Barilrifo. | |||||
| |||||
Koordinatoj | 19° 15′ 58″ S, 148° 35′ 13″ O (mapo)-19.266148.587 | ||||
Akvokolektejo | 348 934,03 km² (34 893 403 ha) [+] | ||||
Areo | 348 934,03 km² (34 893 403 ha) [+] | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Tipo de heredaĵo | natura | ||||
Jaro | 1981 (5) | ||||
Numero | 154 | ||||
Regiono | Azio kaj Pacifiko | ||||
Kriterioj | (vii) (viii) (ix) (x) | ||||
Granda Barilrifo | |||||
Vikimedia Komunejo: Great Barrier Reef [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Granda Barilrifo povas esti vidata el la ekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj.[6] Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kiel koralaj polipoj.[7] Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tuta rifo estis elektita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1981.[1][2] CNN etiketis ĝin kiel unu el la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo.[8] La Queensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.[9]
Granda parto de la rifo estas protektata de la Marparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado pro fiŝkaptado kaj turismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj ties ekosistemo estas alfluo de fluaĵoj, klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronaj marsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare de Proceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.[10]
La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kaj Cairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj da aŭstraliaj dolaroj jare.[11]
En Novembro 2014, Google lanĉis la Gugla Subakva Stratvidaĵo en 3D de la Granda Barilrifo.[12]