Giovanni Battista Zeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni Battista Zeno (1439-1501) estis itala kardinalo kaj episkopo de Vicenza, filo de Nicolò Zeno kaj Elisabetta Barbo, kiu estis nevino de la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447) kaj fratino de la papo Paŭlo la 2-a (1417-1471). Li ankaŭ estis kuzo de la kardinalo Giovanni Michiel (1446-1503). Li studis en la Universitato de Padovo kie li diplomiĝis pri juro, kaj fariĝis kanoniko de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano kaj estis nomumita apostola protonotario. Li aktivis kiel komandora membro de la Abatejo de Sankta Stefano en Carrara Santo Stefano, apartenanta al la diocezo de Padovo, kaj de la Abatejo de Mozza, en la diocezo de Akvilo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Giovanni Battista Zeno (1439-1501) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Itala kardinalo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1439 en Venecio, Italio | ||||
Morto | 8-a de majo 1501 en Padovo, Italio | ||||
Mortis per | veneno vd | ||||
Tombo | Baziliko de Sankta Marko en Venecio vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi