Giora Feidman
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giora Feidman (hebree גיורא פיידמן, n. la 25-an de marto 1936 en Bonaero) estas elstara klarneta muzikisto.
Giora Feidman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1936 (1936-03-26) (88-jaraĝa) en Bonaero |
Ŝtataneco | Argentino |
Familio | |
Edz(in)o | Ora Bat Chaim |
Okupo | |
Okupo | klarnetisto • komponisto • aranĝisto |
TTT | |
Retejo | http://www.giorafeidman-online.com |
La gepatroj de Giora Feidmans estis judoj el Besarabio. La patro, mem muzikisto, estis lia unua klarneta instruisto. La orkestro de la Teatro Colón en Bonaero akceptis lin en aĝo de 18 jaroj kiel profesia muzikisto. Pli poste li iĝis membro de la Israela Filharmonia Orkestro. Komence de la 1970-aj jaroj li iĝis solisto specialiĝanta pri Klezmer-muziko, la tradicia popoleca muziko de orienteŭropaj judoj, kaj translokiĝis al Nov-Jorko. Nuntempe li konsideriĝas inter la plej signifaj klarnetistoj kaj Klezmer-muzikistoj tutmonde. Aparte ofte li koncertas en Germanio, kies ĉefa lingvo, la germana estas lingve kaj kulture tre parenca al la jida lingvo de la Klezmer-muziko, kaj kie spite al la Holokaŭsto, la kontraŭjuda genocido de Nazia Germanio meze de la 20-a jarcento, nun aparte multaj muzikemuloj simpatias al la Klezmer-muziko, kiu kontribuas vivteni la memoron al la perforte forviŝita riĉa kulturo de la nordeŭropaj judoj.
Dum la jaro 1984 li kun la aktorino Esther Ofarim ludis ĉefrolon en la teatraĵo "Getto" de Jehoŝua Sobol, kio tre diskonatigis lin kaj lian unikan klarnetan voĉon. Inter la verkoj koncerte soliste prezentitaj de li krom Klezmer-muzikaĵoj estas verkoj de George Gershwin, Tango-muziko el Argentino kaj ekde la komenco de la 21-a jarcento pli kaj pli simfonia muziko de nuntempaj israelaj komponistoj (ekzemple Ora Bat Ĥaim aŭ Beti Olivero). Krome li kompreneble regas la klasikan porklarnetan verkaron kiel ekzemple la klarnetan koncerton de Wolfgang Amadeus Mozart). Kun la orgenisto Matthias Eisenberg li ekde la jaro 2002 plurfoje jare koncerte turneas.
Lia tipa klarneta muziko vivigis la germanajn filmojn „Jenseits der Stille“ de Caroline Link kaj „Comedian Harmonists“ de Joseph Vilsmaier, kaj - kune kun la juda violonisto Itzhak Perlman - la usonan filmon „Schindler's List“ de Steven Spielberg – lia muziko el la laste menciita filmo gajnis la Oscar-premion de tiu kategorio. La muzikteatra verko „Nothing But Music“ el la jaro 2005 rakontas pri la stacioj de lia eventoplena vivo.
Dum la Monda Junulara Tago 2005 de la katolika eklezio en Kolonjo Giora Feidman koncertis antaŭ 800.000 aŭskultantoj, inter ili la papo Benedikto la 16-a. Liaj konstantaj penoj pri interkompreniĝo inter germanaj kaj alilingvaj judoj unuflanke kaj nejudaj germanlingvanoj aliflanke (kaj ateistoj kaj kristanoj, sed ankaŭ islamaj enmigrintoj) konsidereblas elstaraj.