Gerniko (pentraĵo)
pentraĵo de Pablo Picasso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerniko (hispane: Guernica) estas fama ekspresionista pentraĵo de Pablo Picasso. Li pentris ĝin dungita de la hispana respublika registaro en 1937 por montri ĝin dum Pariza Internacia Ekspozicio. La motivo estis protesto kontraŭ malhumanaj bombardadoj, kiel tiu de Gerniko, okazintaj dum la Hispana Enlanda Milito fare de la insurekcia armeo.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gerniko kaj Gerniko-arbo. |
Hodiaŭ Gerniko estas unu el la simboloj de detruo kaj perdo de milito. La pentraĵo ekspoziciiĝas ĉe la Muzeo Reĝino Sofia.