Georgo Florovski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgo Florovski, Georges Florovsky, Georges Vasilievich Florovsky aŭ Georgij Vasilieviĉ Florovskij (ruse Георгий Васильевич Флоровский) (9a de Septembro [malnovtempe 28a de Aŭgusto], 1893 – 11a de Aŭgusto, 1979) estis pastro, teologo, historiisto kaj ekumenisto de la Ortodoksa Kristana Eklezio. Naskiĝinta en Odeso, en la Rusa Imperio, li pasis sian laboran vivon en Parizo (1920–1949) kaj Novjorko (1949–1979). Kun Sergei Bulgakov, Vladimir Lossky, Justin Popović kaj Dumitru Stăniloae li estis unu el la plej influaj ortodoksismaj teologoj de la mezo de la 20a jarcento. Li estis partikulare atenta ke la moderna kristana teologio ricevu inspiron el la viglaj intelektaj debatoj de la patristikaj tradicioj de la ankoraŭ nedividita eklezio pli ol el la postaj skoloj de pensaro de la Skolastikismo aŭ de la Reformacio.
Georgo Florovski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1893 (1893-08-28) en Odeso | ||||
Morto | 11-an de aŭgusto 1979 (1979-08-11) (85-jaraĝa) en Princeton | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Francio • Ukrainio vd | ||||
Alma mater | Odesa Universitato vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Antony Florovsky vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • universitata instruisto • filozofo • pastro • historiisto vd | ||||
Laborkampo | religio • ortodoksisma teologio • filozofio • ekumenismo vd | ||||
Aktiva en | Prago • Parizo • Bostono • Princeton vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||