George Robert Gray
From Wikipedia, the free encyclopedia
George Robert Gray, membro de la Reĝa Societo de Londono (8-a de julio 1808 – 6-a de majo 1872) estis angla zoologo kaj aŭtoro, kaj estro de la ornitologia fako de la Brita Muzeo, nune la Muzeo pri Natura Historio, en Londono dum 41 jaroj. Li estis la plej juna frato de John Edward Gray kaj la filo de la botanikisto Samuel Frederick Gray.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
George Robert Gray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Robert Gray | |||||
Naskiĝo | 8-an de julio 1808 (1808-07-08) en Londono | ||||
Morto | 6-an de majo 1872 (1872-05-06) (63-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Merchant Taylors' School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Samuel Frederick Gray vd | ||||
Gefratoj | John Edward Gray vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo lepidopterologio zoologo ornitologo kuratoro vd | ||||
Laborkampo | zoologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La plej grava verko de George Gray estis Genera of Birds (1844–49), ilustraciata de David William Mitchell kaj Joseph Wolf, kiu inkludis 46,000 referencojn.