Georg von Schönerer
aŭstra politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgo Henriko kavaliro de Schönerer (naskiĝinta la 17-an de julio 1842 en Vieno, mortinta la 14-an de aŭgusto 1921 en la kastelo Rosenau apud Zwettl) estis aŭstra politikisto kaj bienposedanto.
Georg von Schönerer | |
---|---|
Schönerer ĉirkaŭ 1900 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1842 (1842-07-17) en Vieno |
Morto | 14-an de aŭgusto 1921 (1921-08-14) (79-jaraĝa) en Schloss Rosenau |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Matthias von Schönerer |
Okupo | |
Okupo | politikisto • antisemito • anti-catholic activist |
De 1879 ĝis la komenciĝo de la 20-a jarcento Schönerer gravis kiel gvidanto de la ‘’Deutschnationale Bewegung’’ (=movado germannacia) kiu klopodis unuigi la germanlingvajn partojn de Aŭstrio-Hungario kun Germanujo. Poste li estris la ‘’Alldeutsche Vereinigung’’ (=tutgermana unuiĝo), partion ekstremistan.
Li ege kontraŭbatalis la katolikismon kaj favoris movadon inter la katolikoj aliĝi aŭ al la Prakatolika Eklezio aŭ konvertiĝi al luteranismo (la t.n. ‘’Los-von-Rom-Bewegung’’ = ni liberiĝu de Romo). Krome lii propagandis la antisemitismon. Li tre influis la junan Adolf Hitler, kiu multajn jarojn loĝis en Vieno.