Gaŭla Milito
milito (58–50 a.K.) inter Romio kaj Gaŭlio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gaŭla Milito en la antikva historio estas la nomo por la konkero de la kelta Gaŭlio, kies loĝantoj defendiĝis sub gvido de la armeestro Vercingetoriks, fare de la armeo de la Romia Respubliko, gvidita de la armeestro Julio Cezaro. La milito daŭris de la jaroj 58 ĝis 51/50 a.K. en Gaŭlio en la nuna Francio, kontraŭ la gaŭloj, indiĝenaj keltaj triboj, kvankam la decida batalo, la batalo de Alesia, en kiu malvenkis la gaŭloj, jam okazis dum la jaro 52 antaŭ Kristo.
Tra la militoj, Gaŭlio estis integrigita en la Romia Imperio kiel la provinco de Gallia Transalpina (malglate "Gaŭlio preter la Alpoj ") kaj en la sekvaj jaroj, gaŭla kaj romia kulturo kunfandiĝis kaj kreiĝis la fundamenton por la landoj kiuj iĝus Francio, Belgio, Germanio kaj Svislando.
La plej grava fonto estas la literatura verko "De Bello Gallico", kiu konsistas el sep libroj, unu por ĉiu jaro de la milito, estas aŭtorita la armeestro Julio Cezaro mem dum la okazaĵoj de la milito. La verko, kiu literature estas tute bonstila, permesas ekzakte sekvi la evoluon de la milito. Tamen la fonto ne estas neproblema, ĉar Cezaro skizis la militon klare el sia persona vidpunkto.