Friedrichsruh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrichsruh estas urbero de Aumühle, Distrikto Duklando Lauenburg, en Ŝlesvigo-Holstinio.
Post la venko je Francio kaj post la fondiĝo de la Imperio en la jaro 1871, Otto von Bismarck ricevis la regionon Sachsenwald kiel donon de Imperiestro Vilhelmo, la 1a el ties posedo kiel duko de Lauenburg. Bismarck lasis alikonstrui la gastejon ĉe la Berlina-Hamburga fervojo al mastra domo. Ĝis hodiaŭ ĉi tie vivas lia idaro.
Princo Bismarck kaj lia edzino trovis ilian lastan silenton en iomete alte lokata maŭzoleo, kiu similas al la maŭzoleo de la gota reĝo en Raveno - sed ĝi estas multe malpli granda.
Ne malproksime de la maŭzoleo estis kreita monumento por la 2103 mortintaj marsoldatoj de la batalŝipo Bismarck, kiu estis en milita operacio en la majo de 1941 sinkigita fare de la Royal Navy.
La malnova stacidomo de Friedrichsruh estas la hodiaŭa sidejo de la Otto-von-Bismarck-fondaĵo kaj enhavas tie kaj publikan bibliotekon kaj seminariajn aŭ laborajn ĉambrojn kaj kiel kernan pacon modernan ekspoziciadon pri la temo Otto von Bismarck kaj lia tempo; la muzeo de la familio v. Bismarck troviĝas kontraŭ la kastelo. Vidinda ankaŭ estas la ĝardeno de papilioj, zoo por papilioj, kiun la familio Bismarck estis stariginta en unu parto de la kastela parko.