Franz Theodor Csokor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Franz Theodor Csokor [franc teodor ĉokor] (6a de Septembro 1885–5a de Januaro 1969) estis aŭstria aŭtoro kaj dramaturgo, bone konata ĉefe pro siaj teatraĵoj ene de la Ekspresionismo. Lia plej ĉefa sukcesa kaj bone konata peco estas 3. November 1918, pri la falo de la Aŭstri-Hungara monarkio. En multaj el siaj verkoj Csokor pritraktas temojn de antikveco kaj kristanismo.
Franz Theodor Csokor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Franz Theodor Csokor | |||||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1885 (1885-09-06) en Vieno | ||||
Morto | 5-an de januaro 1969 (1969-01-05) (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Istvan Čokor vd | ||||
Gefratoj | Eugenie Rieder vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • dramaturgo vd | ||||
Aktiva en | Vieno • Romo vd | ||||
Aktiva dum | 1918– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
El 1933 li jam estis klara opozicianto de Naziismo kaj subskribis dokumenton dirante tion en la PEN kongreso en Dubrovnik. En 1938, post la aligo de Aŭstrio al Germanio, li elmigris, kaj post veturi tra Pollando, Rumanio kaj Hungario, finis en Italio en 1944, kie li loĝis en Romo. Li laboris por la BBC kaj revenis al Vieno en 1946 en Brita uniformo.
En 1947 Csokor iĝis prezidanto de la Aŭstria PEN Klubo, ĉe kiu li restis aktive asocia ĝis maljuniĝo. En 1968 li iĝis ankaŭ vic-prezidanto de la PEN-klubo internacia.