Frankenŝtejno
sciencfikcia romano de Mary Shelley / From Wikipedia, the free encyclopedia
Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo estas la esperantigo de "Frankenstein; or, The Modern Prometheus", titolo de sciencfikcia romano de Mary Shelley. La verko estis skribita 1816 en svislanda vilao, laŭ instigo de George Byron, kaj publikigita unuan fojon 1818 en Londono - anonime; la nomo de la verkinto de la antaŭparolo, Percy Bysshe Shelley (edzo de la verkistino), tamen aperis, kaj multaj unue kredis ke li verkis la tutan libron; pli disvastiĝis la versio de la reviziita tria eldono el la jaro 1831. Temas pri fantazia rakonto, kiu estis unu el la plej signifaj literaturaj ĝenroj el la 19a jarcento kaj de la romantikismo: ĝi reprezentas tion supernaturan, la ribelon de la nekonscio.
Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | 'Frankenstein; or, The Modern Prometheus' | ||||
Ilustraĵo el eldono de "Frankenŝtejno" de Mary Shelley de 1831. | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Mary Shelley | ||||
Lingvoj | |||||
Origina lingvo | angla | ||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1818 | ||||
Loko | Londono | ||||
Ĝenro | leterforma romano • body horror literature • gotika fikcio • sciencfikcio • fantasto | ||||
Honorigoj | NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books | ||||
| |||||
| |||||
La romano rakontas pri la juna Victor Frankenstein el Ĝenevo. Dum studado en la Universitato de Ingolstadt en Bavario li kreas homon kunmetante kadavrerojn kaj poste sukcesas vivigi la tiel konstruitan estulon.
Tiu monstro ribelas kaj mortigas interalie la fraton (pro kies morto oni kondamnas kaj ekzekutas amikinon de la familio) kaj la fianĉinon de la esploristo. Tamen la artefarita kvazaŭhomo dum la tuta agotempo de la romano troviĝas en stato de nescio kaj malfeliĉo; li estas kompatinda kaj oni rakontas kiel li eklernas ĉion el neniscio. Same la studento suferas dum la tuta romano pro la sekvoj de sia kreaĵo. Vane postulinte respondecon kaj subtenon flanke de la kreinto la estulo malespere reagas per agresoj, ne celas mortigi Frankenstein, sed igi lin senti la mem spertitajn doloron kaj solecon.