Fizika taŭgeco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nocio de fizika taŭgeco aŭ fitneso (de angla fitness) enhavas du rilatantajn konceptojn: ĝenerala taŭgeco (sanstato kaj bonfarto) kaj specifa taŭgeco (tasko-orientita difino bazita sur la ebleco plenumi specifaj agojn de sportoj aŭ metioj).
En antaŭaj jaroj, taŭgeco estis kutime difinita kiel la kapablo elteni la ĉiutagajn agadoj sen troa laciĝo. Tamen, pro tio ke aŭtomacio pligrandigis ripozan tempon, kaj ŝanĝoj en vivostilo sekvas de la industriigo, ĉi tiu difino iĝis nesufiĉan. Nuntempe, fizika taŭgeco estas konsiderata kiel mezuro de ebleco de korpo funkcii kompetente kaj efike en laboraj kaj ripozaj agadoj, esti sana, rezisti hipokinetikajn malsanojn, kaj taŭgi por krizaj situacioj.