Filipinaj humidaj arbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Filipinaj humidaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono, kaj karakteriza biogeografia parto el la sundalanda kaj filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ilin kiel biodiverseco-riĉaĵejon ĉar la insularo de Filipinoj estas unu el la plej grandaj rezervujoj de biodiverseco kaj endemiismo en la mondo. Fitogeografie, Filipinoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.
Ĝi inkluzivas pli ol 7 000 insulojn, kaj totalan tersupraĵan areon de 300 780 km².