Filipin–usona milito
milito inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Filipin–usona milito (en angla Philippine–American War,[2] ankaŭ Filipino–American War, Philippine War, Philippine Insurrection aŭ Tagalog Insurgency,[3][4] en Filipina lingvo: Digmaang Pilipino–Amerikano; en hispana lingvo: Guerra filipino–estadounidense), estis armita konflikto inter la Unua Filipina Respubliko kaj Usono kiu daŭris el 4a de februaro, 1899, ĝis la 2a de julio, 1902.[5] Kvankam la filipinaj naciistoj vidis la konflikton kiel kontinuaĵo de la luktado por sendependigo kiu ekis en 1896 pere de la Filipina Revolucio, la usona registaro rigardis ĝin kiel nova kaj diferenca insurekcio.[6]