Fianĉiĝo
promeso de geedziĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fianĉiĝo estas la reciproka promeso de du personoj iam poste geedziĝi. Se temas pri aliseksa paro, vira (fianĉo) kaj ina (fianĉino). Se estas samseksa paro, tiam du fianĉoj aŭ du fianĉinoj.
Rapidaj faktoj promeso • fazo, Antaŭe ...
Fermi
En multaj modernaj socioj tiu interkonsento ne estas jure liga. Dum antaŭaj jarcentoj tamen la finanĉiĝo estis pli jura ago. Ekzemple en Germanio ankoraŭ ĝis la jaro 1988 ekzistis leĝo, kiu reguligis, ke kiam post fianĉiĝo ne sekvas edziĝo sed la paro dum la tempo de la fianĉeco sekskuniĝis, la viro devis pagi signifan financan kompenson al la partnerino.