Ferdinand de Saussure
svisa lingvisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) estis lingvisto el Svislando.
Ĉi tiu artikolo temas pri Ferdinand de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saussure.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Ferdinand de Saussure | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1857 (1857-11-26) en Ĝenevo, Svislando |
Morto | 22-an de februaro 1913 (1913-02-22) (55-jaraĝa) en Vufflens-le-Château, Vaŭdo, Svislando |
Lingvoj | franca • svisgermana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Lepsiko - doktoreco (1876–1880) Universitato de Ĝenevo (1875–1876) Collège Calvin |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Henri de Saussure |
Frat(in)oj | René de Saussure kaj Léopold de Saussure (en) |
Edz(in)o | Marie Faesch (en) |
Infanoj | Raymond de Saussure (en) , Jacques de Saussure (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto sociologo filozofo universitata instruisto pedagogo fonologiisto |
Verkoj | semiologio strukturisma lingvistiko Geneva School Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko |
Fermi
Li havis daŭran influon sur la strukturisma lingvistiko (la unuan modernan teorion pri lingvistiko) kaj la evoluo de hindoeŭropaj studoj kaj semiotiko en la 20-a jarcento. Li mem neniam publikigis eĉ unu libron, sed la transskribaĵoj de liaj prelegoj (Cours de linguistique général ) igis lin la "fondinto de moderna lingvistiko".