Feodosija Morozova
From Wikipedia, the free encyclopedia
Feodosija Prokоpjevna Morozova (ruse Феодосия Прокопьевна Морозова) (naskiĝis la 21-an de majo 1632(nun 1632-05-21) en Moskvo - mortis la 1-an de decembro 1675 en Borovsk) estis unu el la plej famaj subtenantoj de la malnovritanoj aŭ raskolniki.
Sankta | ||
Feodosija Morozova | ||
---|---|---|
Detalo de la pentraĵo Bojarino Morozova de Vasilij Surikov kiu portretas la areston de Feodosija en 1671. Ŝi tenas du levitajn fingrojn, tiel montrante la malnovan formon de Krucosigno farita per du fingroj kiun nikonanoj anstataŭis per krucosigno farita per tri fingroj. 1877. Tretjakova galerio de Moskvo | ||
Persona informo | ||
Феодосия Морозова | ||
Naskonomo | Феодосия Прокофьевна Соковнина | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1632 (1632-05-21) en Moskvo | |
Morto | 2-an de novembro 1675 (1675-11-02) (43-jaraĝa) en Borovsk | |
Religio | kristanismo • Malnovritanoj vd | |
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | |
Ŝtataneco | Rusa carlando vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Sokovnin vd | |
Patro | Prokofij Fjodoroviĉ Sokovnin vd | |
Gefratoj | Evdokija Prokofjevna Urusova vd | |
Edz(in)o | Gleb Ivanoviĉ Morozov vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis la 21-an de majo 1632(nun 1632-05-21) en la familio de okolniĉij Prokofij Fjodoroviĉ Sokovnin. En la aĝo de 17 jaroj, ŝi edziniĝis kun la bojaro Gleb Morozov, frato de la prizorganto de la caro, Boris Morozov. Post la frua morto de ŝia edzo en 1662, ŝi konservis elstaran postenon en la Rusa Kortego.
Dum la Reformo de Nikon, Feodosija, estante pentofarantino de la Protopopo Avvakum, aliĝis al la movado de la malnovritanoj kaj sekrete alprenis religian voton sub la nomo de Teodora. Ŝi ludis gravan rolon konvinkante sian fratinon, Princinon Evdokija Urusova, aliĝi al la malnovritanoj.
Post multaj persekutoj, la fratinoj estis malliberigitaj en subteran kelon de la Monaĥejo de Pafnutij en Borovsk, kie Feodosija mortis pro malsato la 1-an de decembro 1675. Multaj komunumoj de malnovritanoj honoras ŝin kiel martiron.