Fausto Coppi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Angelo Fausto COPPI (ˈfausto ˈkɔppi; la 15an de septembro 1919 - la 2-an de januaro 1960) estis itala biciklisto, kiu akiris famon en la jaroj post 2-a Mondmilito. Liaj sukcesoj gajnis al li la titolon "Ĉampiono de Ĉampionoj" (Il Campionissimo).
Fausto Coppi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angelo-Fausto Coppi |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1919 (1919-09-15) en Castellania |
Morto | 2-an de januaro 1960 (1960-01-02) (40-jaraĝa) en Tortono |
Mortokialo | malario |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Serse Coppi |
Okupo | |
Okupo | biciklisto |
TTT | |
Retejo | http://www.faustocoppi.it/ |
Li gajnis titolojn en ĉiuj specoj de konkursoj, inkluzive de vojbiciklaj konkursoj, tempoprovoj kaj spurtoj kaj grimpadoj. Coppi gajnis la Giron d'Italia kvin fojojn, la Tour de France dufoje, kaj la Mondĉampionecon en 1953. Li ankaŭ venkis en la Giro de Lombardio kvin fojojn, Milano - San Remo tri fojojn, gajnis Parizon - Roubaix kaj La Flèche Wallonne, kaj atingis la horrekordon (45.798 km) en 1942. Li estas konata pro sia kunlaboro kaj konkurado kun Gino Bartali.
Coppi revoluciigis la kampon de biciklokonkurso. Li difinis sportan nutradon adaptitan al la kampo, promociis teknologiajn plibonigaĵojn, trejnajn metodojn kaj sportan medicinon.
Fausto Coppi mortis en 1960, en la aĝo de 40, post kontraktado de malario en Supra Voltalando (hodiaŭa Burkino). Por omaĝi al Fausto Coppi, estis decidite, ke la plej alta punkto de la Itala Giro de ĉiu jaro nomos Cima Coppi.