Faŭno de Nov-Zelando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La faŭno de Nov-Zelando (ankaŭ nomata faŭno de Aotearoo) havas unikan historion, interalie ĉar antaŭ ol la homo alvenis en la areo, verŝajne antaŭ malpli ol 1300 jaroj [1], ekzistis neniuj mamuloj sur la insuloj entute, krom tiuj kiuj povis flugi de areo al areo (tri specioj de vespertoj (kiropteroj) el la familio de Mystacinidae, unu el kiuj estis formortinta), tiuj kiuj povis atingi ilin per naĝado kaj resti sur la strandoj (ekzemple marleonoj) aŭ tiuj kiuj vivis en la akvoj proksimaj al la insuloj (ekzemple balenoj); la ekologia rolo ludita de mamuloj en la plej multaj partoj de la mondo estis ludita per birdoj en Nov-Zelando, kaj iom pli malgranda mezuro per insektoj.
Tiu unika ekosistemo kaŭzis la evoluon de granda nombro da neflugantaj birdoj, kiel ekzemple la Kivio (Apteryx), la dinornitoj, la Kakapo (Strigops habroptilus), kaj la Takaheo (Porphyrio hochstetteri). Pro la "manko" de predantoj, multaj bestoj pasigis la plej grandan parton de sia tempo surgrunde, eĉ la vespertoj. En Nov-Zelando ekzistas ankaŭ proksimume 60 specioj de lacertoj (30 el kiuj estas gekoj kaj giboj (Skinkedoj)) kaj kvar Anuroj specioj, ĉiuj raraj kaj en danĝero de formorto. Krome, balenoj de diversaj specioj estas foje observitaj sur la marbordoj de Nov-Zelando kaj en ĝiaj akvoj.
En la Nov-Zelanda areo, ekzistas du el la plej malnovaj reptiliaj specioj en la mondo, nomitaj sphenodon punctathoes (nomita en la maoria: tuatra) kaj sphenodon guntheri. Tiuj specioj estas endemiaj al la Nov-Zelanda regiono, kaj estas rilataj al serio de kiuj ĉiuj aliaj specioj estas formortintaj, la rhynchocephalia. La aĝo de ambaŭ specioj de sphenodon estas taksita je 250 milionoj da jaroj kaj ili estas difinitaj kiel vivantaj fosilioj. Efektive ili datas de antaŭ ĉiuj dinosaŭroj.
La origino de kelkaj el la bestoj de Nov-Zelando estas en la najbaraj regionoj - Aŭstralio kaj Sud-Orienta Azio: ili alvenis en Nov-Zelando per naĝado aŭ flugado, kaj tie, en la unika medio kun preskaŭ neniuj predantoj, la procezo de evolucio dum milionoj da jaroj ŝanĝiĝis ilia korpostrukturo kaj konduto tiel ke ili pli taŭgas al sia nova medio. Tiel, ekzemple, la kakapo perdis sian kapablon flugi kaj ĝiaj korpodimensioj pliiĝis. Simile al la aŭstralia faŭno, ankaŭ en la nov-zelanda faŭno la plej multaj el la bestoj estas endemiaj al la nov-zelandaj insuloj: 70% de la terbirdoj kaj akvobirdoj; ĉiuj vespertoj (du specioj nuntempe); ĉiuj amfibioj; ĉiuj reptilioj; kaj 90% de la dolĉakvaj fiŝoj.