Ezofaga kancero
kancero de ezofago / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ezofaga karcinomo (aŭ Ezofaga kancero) estas tipo da kancero en la ezofago. Plejofte temas pri adenokarcinomo aŭ pavimokarcinomo de la mukozo en la ezofago, sed malofte pri etĉelaj karcinomoj. La plejmulto de la tumoroj de la ezofago estas malignaj; benignaj tumoroj (<10%) estas la leiomiomo kaj la gastro-intesta stromaĉeltumoro (GIST). La incidenco de ezofaga kancero estas, speciale dum la pasinta jardeko, tre supreniranta. Kuracado estas ebla per kirurgio en limigita nombro da kazoj aŭ en kombino kun kemiterapio kaj radioterapio kiam la tumoro estas tro kreskinta por kirurgia kuracado. La prognozo estas sufiĉe malbona: post kvin jaroj nur 10-15% de la pacientoj ankoraŭ vivas.
- Kategorio Ezofaga kancero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) ...
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
C15 | maligna tumoro de la ezofago | |
C15.0 | en la supra (cervika) parto | |
C15.1 | en la centra (toraka) parto | |
C15.2 | en la suba, abdomena parto, sub la toraka diafragmo | |
C15.3 | en la supra ezofaga triono | |
C15.4 | en la maza ezofaga triono | |
C15.5 | en la suba ezofaga triono | |
C15.8 | en pluraj partoj de la ezofago | |
C15.9 | sen loka specifigo | |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri malsano kaj onkologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |