Esperanto-poŝtkruciĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto-poŝtkruciĝo (mallonge EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj, mane surskribitaj en Esperanto, inter esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Esperanto-poŝtkruciĝo estas Esperanta versio de la pli konata anglanoma postcrossing.
EoPK estis lanĉata la 25-an de marto 2017 de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La iniciatinto de tiu ĉi projekto estas Irina Gonĉarova, la teknika prizorganto estas Dima Abramov (ĝis novembro 2019 Jurij Smirnov).
Esperanto-poŝtkruciĝo | |
---|---|
retpaĝo | https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto |
lanĉdato | la 25-an de marto 2017 |
inicianto | Moskva Esperanto-Asocio "MASI" |
Grupoj en sociaj retoj | |
VKontakte | https://vk.com/bildkarto |
https://www.facebook.com/groups/1421463748076350/ | |
MiaVivo | https://www.miavivo.net/grupoj/esperanto-postkrucigo/ |
La skemo de la agado estas simpla. Esperantistoj (la lingva nivelo ne gravas) venas al la retpaĝaro de EoPK, plenigas aliĝilon kaj tuj ricevas adreson de antaŭe aliĝinta membro, hazarde elektita el la listo de ĉiuj aliĝintoj. La novulo dum monato devas sendi bilde interesan poŝtkarton al la ricevita adreso. Intertempe la adreso de la novulo jam estas en la komuna listo kaj dum monato povas esti kelkfoje aŭtomate sendita al aliaj listanoj. Tial ĉiuj partoprenantoj ricevadas dum unu monato pli da kartoj, ol ili sendis.
La 25-an daton de ĉiu monato la aŭtomata sistemo dissendas al ĉiu listano novan hazardan adreson por sendi bildkarton. Ĉiu sendinto-ricevinto de la bildkarto estas petata raporti pri la sendo kaj ricevo en la koncernaj grupoj de la sociaj retejoj. Jen ĉio. Ekzistas neniuj limigoj por la partopreno, krom unu: la kartoj devas esti surskribitaj en Esperanto.