Endokardiito
inflamo de la endokardio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Endokardiito estas inflamo de la endokardio, la plej interna tavolo (el entute kvar tavoloj) de la kora parieto, kiu tegas la korajn ventriklojn, atriojn kaj la arterioj kaj vejnoj tre proksime de la koro, kaj kiu ankaŭ inkluzivas la kvar korvalvojn. Principe ĉiu homo povas malsaniĝi je endokardiito, kaj sen medicina terapio la malsano kutime gvidas al morto. En medicine altevoluitaj mondopartoj kiel ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko la endokardiioj de krome kore sanaj homoj tamen maloftiĝis kaj ekde la malkovro de antibiotikoj ankaŭ facile terapieblas. Pli grandan riskon malsaniĝi je endokardiito havas homoj kun denaskaj aŭ akiritaj koraj misfunkcioj, aparte post la operacia enmeto de artefarita korvalvo.
- Kategorio Endokardiito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) ...
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
I01.1 | Akuta reŭmatisma endokardiito | |
I09.1 | reŭmatismaj malsanoj de la endokardio kaj la korvalvoj (ne specifiigitaj) - kronika reŭmatisma endokardiito | |
I33 | Akuta kaj subakuta endokardiito | |
I38 | endokardiito de korvalvo (ne specifiigita) | |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri interna medicino. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |