Emile Coué
franca apotekisto, psikologo kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Emile Coué [emil kŭe] (naskiĝis 26-an de februaro 1857 en Troyes, mortis 2-an de julio 1926 en Nancy), estis franca apotekisto kaj esperantisto, kiu inventis la tiel nomatan metodon Coué, alinomata aŭtosugesto, speco de terapia memhipnoto, kiu furoris precipe inter la du mondmilitoj. per kiu Coué kapablis resanigi per simpla utiligo de la imago[1]. Nuntempe aliaj transprenis la ideon sub aliaj nomoj kiel aŭtogena trejnado kaj pozitiva pensado. Multaj kuracistoj, pedagogoj kaj psikologoj aliĝis al lia metodo, kiu oni nomiĝis "La nova skolo de Nancy". Alia esperantisto, Charles Baudouin, evoluigis la pensojn de Emile Coué.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Emile Coué | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Émile Francisque Exupère Coué |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1857 (1857-02-26) en Troyes |
Morto | 2-an de julio 1926 (1926-07-02) (69-jaraĝa) en Nancio |
Tombo | cimetière du sud, Nancy |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | École supérieure de pharmacie de Paris • Universitato de Strasburgo |
Familio | |
Edz(in)o | Lucie Lemoine (fr) |
Okupo | |
Okupo | apotekisto sciencisto psikoanalizisto lingvisto psikologo psikoterapiisto |
Verkoj | Q19184482 Aŭtosugesto |
Fermi