Emil Hácha
protektorata prezidento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 1938 – 1945.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Komento: Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
JUDr. | |||||
Emil Hácha | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Emil Hácha | |||||
Naskonomo | Emil Dominik Josef Hácha | ||||
Naskiĝo | 12-an de julio 1872 en Trhové Sviny, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 27-an de junio 1945 en Prago, ĈSR | ||||
Mortis per | nekonata valoro vd | ||||
Tombo | tombejo de Vinohrady vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | Q116689622 vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio • Protektorato Bohemio kaj Moravio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Karolo | ||||
Partio | Nacia kungarancieco | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie Háchová | ||||
Infanoj | Milada Háchová | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto, tradukisto, politikisto | ||||
| |||||
3-a Prezidento de Ĉeĥoslovakio | |||||
Dum | 30-a de novembro 1938 – 14-a de marto 1939 | ||||
Antaŭulo | Edvard Beneš | ||||
Sekvanto | Edvard Beneš | ||||
Ŝtata prezidento de Protektorato Bohemio kaj Moravio | |||||
Dum | 15-a de marto 1939 – 9-a de majo 1945 | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de Ĉeĥoslovakio. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon perforte de hokokruco. Malgraŭ ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.