Elpremtubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elpremtubo estas tubforma pakumo kiu je unu flanko estas platigita kaj fermita kaj je la alia flanko havas beketon kun kovrilo. Elpremtubo plej ofte havas ŝraŭbkovrilon. Tiel la tubo estas, post uzado, hermetike fermebla. Kelkfoje oni uzas kovrilon kun klapeto. La elpremtubo estas inventaĵo de John Goffe Rand el ĉ. 1842. Kune pro la farbo-elpremtubo la impresionismo povis disvolviĝi.