Ekspedicio La Pérouse
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ekspedicio La Pérouse estas scienc-esplora vojaĝo komandata ekde 1785 de Jean-François de La Pérouse, kaj sub impulso de la reĝo de Francio Ludoviko la 16-a, por esplori Pacifikon laŭ James Cook kaj eĉ efektivigi ĉirkaŭnavigadon de la terglobo. La ekspediciaj ŝipoj, Boussole kaj Astrolabe, grundis en Vanikoro kio finis la ekspedicion en 1788. Postvivantoj provizore ekloĝis surloke antaŭ ol malaperi.
La sorto de la ekspedicio, restinta mistera dum pluraj jaroj, okazigis plurajn serĉajn ekspediciojn. Inter 1791 kaj 1794, la ekspedicio Entrecasteaux estis konfidita al la subadmiralo Antoine Bruny d'Entrecasteaux. En 1825, Dumont de Urville, tiam gregata kapitano, forte kortuŝita per la sorto de tiu ekspedicio, estris novan ĉirkaŭnavigadon, kiu deiris de Toulon la 25-an de aprilo. Necesis atendi ĝis 1826-1827, kiam la komerca kapitano Peter Dillon malkovris restaĵojn de la ŝiprompiĝo en Vanikoro, Santakruzaj insuloj (Salomonoj), norde de Vanuatuo. Pluraj plonĝadoj sur la loko ebligis situigi la ŝipruinaĵojn en la jardeko de 1960, same kiel pluraj kampanjoj de submara arkeologio, kondukataj de la asocio Salomon, inter 1981 kaj 2009.