Edward Clark
From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward CLARK (1-a de aprilo, 1815 - 4-a de majo, 1880) estis Ŝtatestro de Teksaso dum la Usona Enlanda Milito.
Edward Clark | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edward Clark | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1815 (1815-04-01) en Nov-Orleano | ||||
Morto | 4-an de majo 1880 (1880-05-04) (65-jaraĝa) en Marshall | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Parencoj | John Clark • Elijah Clarke vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Clark naskiĝis en New Orleans, kaj transloĝiĝis al Teksaso en 1842 kaj starigis advokatan praktikejon. Clark servis en la Teksasa Aneksada Konvencio, kaj dum du oficperiodoj kiel ŝtata reprezentanto en la Teksasa Parlamento, antaŭ batalado en la meksika-usona milito. Kiam la milito finiĝis, li servis kiel ministro de ŝtato sub Ŝtatestro E.M. Pease kaj kiel vic-ŝtatestro sub Sam Houston. Kiam Sam Houston rifuzis ĵuri lojalecon al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono, Clark fariĝis Ŝtatestro.
Post perdo de la ŝtatestra konkurso al Francis Lubbock per 124 voĉoj, Clark aliĝis al la 14-a Teksasa Infanterio kiel kolonelo, kaj poste promociiĝis al la rango de brigada ĝeneralo post batala vundiĝo. Li mallonge fuĝis al Meksiko ĉe la fino de la Usona Enlanda Milito, sed revenis hejmen al Marshall (Teksaso) kie li mortis en 1880. Lia tombo estas markita kun historia signo en la Urba Tombejo de Marshall.
- Kategorio Edward Clark en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)