Edmund Wilson
usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Edmund WILSON Jr. (8a de Majo, 1895 – 12a de Junio, 1972) estis usona verkisto, literatura kritikisto kaj ĵurnalisto. Li estis amplekse konsiderata unu el la plej gravaj literaturaj kritikistoj de la 20-a jarcento. Wilson ekkarieris kiel ĵurnalisto, verkante por publikaĵoj kiel Vanity Fair kaj The New Yorker. Li helpis eldoni The New Republic, servis kiel ĉefa librokritikisto por The New Yorker, kaj estis ofta kontribuanto por The New York Review of Books. Wilson verkis pli ol 20 librojn, kiel Axel's Castle, Patriotic Gore, kaj fikcian verkon, Memoirs of Hecate County. Li estis amiko de multaj gravuloj, kiel F. Scott Fitzgerald, Ernest Hemingway, kaj John Dos Passos. Lia programo por serio Library of America de usonaj klasikaĵoj realiĝis pere de la klopodoj fare de Jason Epstein post la morto de Wilson. Dufoje li ricevis la premion de la National Book kaj la Prezidentan Medalon de Libereco en 1964.
Edmund Wilson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de majo 1895 (1895-05-08) en Red Bank | ||||
Morto | 12-an de junio 1972 (1972-06-12) (77-jaraĝa) en Talcottville | ||||
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | Pleasant Hill Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Talcottville vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | The Hill School • Universitato Princeton • Universitato Kolumbio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edmund Wilson, Sr. vd | ||||
Edz(in)o | Mary McCarthy • Elena Mumm Thornton Wilson vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • poeto • dramaturgo • literaturkritikisto • eseisto • socia kritikisto • verkisto • historiisto • redaktoro • redaktisto vd | ||||
Laborkampo | literatura aktiveco • literatura kritiko • redaktado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | To the Finland Station ❦ Patriotic Gore vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||